Ni kredas je libera parolado: protekti la rajton paroli — kaj la rajton aŭskulti. Ni kredas je universala aliro al la iloj de parolado.
Je tiu celo, ni volas ebligi ĉiujn kiuj volas paroli, ekhavi la kapablon paroli — kaj ĉiujn, kiuj volas aŭskulti tiun parolon, la kapablon tion aŭdi.
Dank' al novaj iloj, parolo ne plu devas esti regita nur per tiuj, kiuj posedas la kapablon eldoni kaj distribui. Nun, ĉiuj povas utiligi la povon de la presilo. Ĉiuj povas diri siajn rakontojn al la mondo.
Ni volas konstrui pontojn trans la kulturaj kaj lingvaj golfoj kiuj dividas la popolojn, por ke ni komprenu unu la alian pli bone. Ni volas kunlabori pli efike, kaj agi pli potence.
Ni kredas je la potenco de rekta komunikado. La ligoj inter individuoj de malsamaj mondoj estas personaj, politikaj, kaj potencaj. Ni kredas ke konversacioj trans limoj estas esencaj al estonteco libera, justa, prospera, kaj subtenebla — por ĉiuj civitanoj de tiu ĉi planedo.
Dum ni daŭre laboras kaj parolas kiel individuoj, ni ankaŭ volas identigi kaj promocii niajn komunajn interesojn kaj celojn. Ni promesas respekti, helpi, instrui, lerni de, kaj aŭskulti unu la alian.
Ni estas Terglobaj Voĉoj.





























Renata AvilaLatest of 35 posts
Moussa BashirLatest of 179 posts
May Hnin PhyuLatest of 35 posts
Juliana Rincón ParraLatest of 72 posts
Mong PalatinoLatest of 316 posts
Ndesanjo MachaLatest of 1809 posts
Gr33nDataLatest of 27 posts
Juliana RotichLatest of 74 posts
Filip StojanovskiLatest of 6 posts
Jose Murilo JuniorLatest of 117 posts
Deborah Ann DilleyLatest of 160 posts
Solana LarsenLatest of 27 posts